La 25-an de junio gdiniaj esperantistoj festis kun skoltoj finon de la skolta jaro ĉe la bivakfajro en „Polana Babie Doły „- en ĉemara kvartalo de Gdinio. La ĉefa organizanto estis skolta tribo „Szturwał” al kiu apartenas skauta teamo vaganta „Ŝtuparo”. Partoprenis ankaŭ familianoj de skoltoj. Dum la fajro okazis diversaj skoltaj ludoj. Ni partoprenis kaj… eĉ kune kun grupeto de skoltoj el 7 skoltgrupo „Keja” ni eklernis la skoltan raportadon. Estis komuna kantado de skoltaj kanzonoj. La 44 skauta teamo „Ŝtuparo” rakontis pri realigo de la Kampanjo – Heroo ĉar ili akceptos L. Zamenhofon por teama heroo.
Ŝtuparanoj preparis ludon kun esperantaj vortoj. Estis gratuloj. Gdiniaj esperantistoj donacis al ili la alkroĉaĵojn kun esperanta vorto „SALUTON”.
Gdiniaj esperantistoj kun skolta saluto – Estu preta !!!