49-aj Esperantaj Pregxtagoj okazis en fama pilgrimloko Częstochowa. Sabate ni ekskursis al Gidle, kie en ligna larika preĝejo okazis Sankta Meso. Dimanĉe antaŭ tagmezo en la Kapelo de la Mirakla pentraĵo de la Dipatrino oni celebris la tradician Sanktan Meson en Esperanto.