Jen mesaĝo de D-ro Duncan Charters, Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

Estimataj Komitatanoj de UEA, kaj aliaj interesitoj en kaj ekster Pollando,

Jam estas anoncita ceremonio pri transdono de la Biblioteko Hector Hodler al la Pola Nacia Biblioteko (PNB, Biblioteka Narodowa), kun tuj sekvanta simpozio pri la signifo de tiu mejloŝtona evento.

Tio okazos post unu semajno, lundon la 29-an de majo.

Se vi interesiĝas, bonvolu vidi la detalojn en la alkroĉita letero. La Biblioteka Narodowa invitas kaj bonvenigas la ĉeeston de ĉiuj interesitoj kiuj povos alveni.

Plej kore salutas kaj bondeziras

Duncan Charters

Kunhavigu la paĝon/afiŝon pere de:
Polski Związek Esperantystów Skip to content