Karaj legantoj,

la lastaj du monatoj en la pola Esperantujo estis plenaj de eventoj. Kelkaj el ili estis priskribitaj en nuna numero.

Sendube, la plej grava evento, estis la transdono de la Biblioteko Hodler al la Nacia Biblioteko en Varsovio. Ni scivolas, kio okazus kun la Biblioteko Hodler, se la Nacia Biblioteko ne akceptus ĉi tiun kolekton?

Junie okazis la raporta ĝenerala kunveno de nia asocio. Ni rimarkas revigliĝon de la Esperanto-movado en Kalisz, kie reaperis la filio de PEA, kaj en Gdynia, kie lokaj esperantistoj decidis fondi Esperanto-rondon kaj decidis partopreni en pikniko de neregistaraj organizaĵoj.

Por PEA estis granda honoro agnoski dum la kongreso en Siedlce honoran membrecon de nia Asocio al la nepo de Antoni Grabowski, profesoro Zbigniew Antoni Kruszewski. La profesoro konstante daŭrigas kontakton kun nia Asocio kaj la pranepo de Antoni, Bugusław kun edzino Jolanta estas membroj de la Varsovia PEA-filio.

Monatoj plenaj de aranĝoj estis ankaŭ plenaj de preparoj por la 40-a Pola Esperanto-Kongreso en Siedlce, kiun partoprenis pli ol 100 personoj. Bonvolu rimarki ankaŭ ekz. la duan fragmenton de la biografio de Roman Dobrzyński, kaj ankaŭ raportojn pri aliaj renkontiĝoj en la pola Esperantujo.

PS. Se vi emas aboni la ciferecan version de la revuo nepre vizitu la paĝon por la pagoinformoj https://esperanto.pl/eldonajxoj/pola-esperantisto

Enhavo de Pola Esperantisto 3/2023

Redaktoraj vortoj … 2
PEA-estraro informas
Zofia Śmistek, Ĝenerala Kunsido de PEA … 3
Eventoj
Adam Wilkus, Esperantaj Tagoj de Krakovo .. 3
Esperantistoj el Szczecin, Esperantista kunveno en Szczecin … 6
Esperanto-rondo en Gdynia, Esperanto dum ĉemara evento …. 7
Robert Kamiński, Renovigo de la Zamenhof-monumento post 54 jaroj …… 8
Jolanta Chrustowicz, Poliglota Renkontiĝo 2023, denove en Pollando…. 10
Nacia Biblioteko, La ceremonio de transdono de la Biblioteko Hector Hodler
al la Nacia Biblioteko …. 12
Robert Kamiński, Ankoraŭ pri solenaĵo en Nacia Biblioteko … 15
Przemysław Wierzbowski, Fino de la E-kursoj 2022/2023 en Bjalistoko…. 16
Mojose
www.pej.pl, Sunnumu kun ni en Lignano … 16
Raportoj, rakontoj
Andrzej Sochacki, Kia plezur’, grimpi, turismi kaj renkontiĝi …. 17
Pri kio ni aŭdas
Edukado.net, Instruista Trejnado en kunlaboro de la Interlingvistikaj Studoj
de UAM, Edukado.net kaj ILEI … 18
Komunikoj de UEA, Aliĝu al KER-ekzamenoj en Torino kaj prepariĝu por ili! .. 11
Przemysław Wierzbowski, 13-a literatura konkurso „E-to ligas homojn” …. 21
Vizitindaj lokoj
Robert Kamiński, Kastelo en Nowy Wiśnicz … 22
Homoj
Roman Dobrzyński, Giuseppe Grattapaglia – Idealo kaj realo … 25
Lingvoscienca angulo
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Lokaj rolvortetoj – Inter (2-a parto)… 27
Literaturaĵoj
Roman Dobrzyński, Infano de la milito 1937-1945. Kliŝoj de memoro .. 28
Saĝaj pensoj
Aleksander Oberndorfer, Socia izoliteco kondukas al pli frua morto … 32
Leterkesto
Miguel Ángel González Alfonso, Infanoj el Kubo volas korespondi … 33
Kalendaro de Esperanto-aranĝoj 33
Forpasis
Giuseppe Gratapaglia … 36
Oni edonis
Małgorzata Komarnicka, Legendoj de ses kontinentoj .. 36
Irek Bobrzak, Biografia libro de Etsuo Miyoshi … 37
El la fotogalerio de Andrzej Sochacki
Andrzej Sochacki, 16-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto „ARKONES” 2000 … 37

Kunhavigu la paĝon/afiŝon pere de:
Polski Związek Esperantystów Skip to content